Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > FEL / VEB
Subvenciado
(1/1)
Roland Rotsaert:
Jam de pluraj jaroj FEL ne plu ricevas la 'grandan' subvencion de la Flandra Komunumo. Konsiderante la dormetantan situacion de FEL, la malkongruecon inter la nuna leĝaro kaj la celoj de FEL, la mankon de homfortoj por prepari subvencidosieron... la situacio verŝajne restos tia dum kelkaj jaroj.
Tamen, utilus ke unu aŭ kelkaj personoj sekvas la evoluon tiurilate kaj donas signalon kiam venas iu novaĵo. Interesaj tekstoj por eventualaj legemuloj estas je
http://www.fov.be/spip.php?article1208 (la raporto 'Boekstaven' de FOV, Federatie van Organisaties voor Volksontwikkelingswerk).
Ankaŭ eblas aboni novaĵleteron de FOV kaj tiel ricevi aktualajn informojn.
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio